Elekto de artikoloj pri | |
Tri juveloj | |
Sidarto Gotamo | |
Budhisma praktiko | |
Budho · Bodisatvo | |
Trispeca membrigado | |
Tripitako· Vinajo | |
Historio de budhismo komenciĝas en la 6-a jarcento antaŭ Kristo, kiam naskiĝis budho Ŝakjamunio. Danke al tio la budhismo apartenas al la plej malnovaj, sed samtempe al senĉese "vivaj" religioj.
Budhismo estiĝis en Barato, de kie ĝi disvastiĝis en pluajn partojn de Azio. Karakteriza disvastigo de budhismo al hinda subkontinento kaj eĉ ekster ĝi (precipe al Srilanko) okazis nur dum regado de reĝo Aŝoko. Budhismo iom post iom komencis apartiĝi en skolojn, dum kio la plej malnova konata skolo de budhismo estas theravado. Iom post iom estiĝadis apud ĝi ankaŭ pluaj skoloj pli poste markataj kiel hinajanaj direktoj. Ekde la 1-a jarcento komencis kreiĝi nova direkto de budhismo - mahajano, kiu en Barato mem fine superis kaj de tie ĝi disvastiĝis precipe en Ĉinion, Koreon, Japanion kaj Vjetnamion. Proksimume ekde la 6-a jarcento enkadre de la mahajana budhismo estiĝas ismo nomata vaĝrajano, kiu pli poste fariĝis ĉefa formo de budhismo en Tibeto, de kie ĝi disvastiĝis en pluaj jarcentoj precipe en Mongolion kaj landojn de nuntempa Rusa federacio, kiel estas Burjatio, Tuvio kaj Kalmukio. Theravado, kiu dum la unua jarmilo travivis fakte principe nur sur Srilanko, ekde la dua jarmilo fariĝis superanta religio de plimulto de landoj de sudorienta Azio - Mianmaro, Tajlando, Laoso kaj Kamboĝo. Dum en Barato, la lando de sia deveno, budhismo fine de la unua miljaro faladis, ke fine de sekve de islamaj invadoj dum la 11-a jarcento ĝis la 13-a jarcento tute malaperis. Nur en la 20-a jarcento okazas en Barato reviviĝo de budhismo, kaj ankaŭ ties disvastiĝo Okcidenten. Nuntempe la budhismo membriĝas en tri bazajn direktojn - vaĝrajanon, mahajanon kaj theravadon.